Tartupaluk
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Tartupaluk | ||
---|---|---|
![]() La insulo el orienta (gronlanda) vidpunkto | ||
Situo | Kanalo Kennedy, Markolo de Nares | |
Geografia situo | 80° 49′ 35″ N, 66° 27′ 12″ U80.826388888889-66.453333333333169Koordinatoj: 80° 49′ 35″ N, 66° 27′ 12″ U | |
| ||
Longo | 1,4 km | |
Larĝo | 1,1 km | |
Areo | 1,3 km² | |
Plej alta loko | 169 m | |
Loĝantaro | (neloĝata) | |
![]() Situo de la insulo ĉe la limo inter Gronlando kaj Kanado | ||
Tartupaluk (Dane Hans Ø, Angle Hans Island France Île Hans) estas senloĝa insuleto inter norda Gronlando kaj Kanada Insulo Ellesmere. Tartupaluk estas trikilometre larĝa kalkaĵo je 1,3 km². Ĝi situas proksimume 350 km norde de la plej norda homloĝejo en Gronlando, Qaanaaq. Plej proksimaj homejoj en Kanado estas Ausuittuq, 700 km pli sude, kaj la monde plejnorda hombazo, meteorologia kaj radia centro Alert, 200 km pli norde.
La nomo Angla kaj Dana de l' insulo, Hans, devenas de Hans Hendrik Suersaq, Gronlanda gvidisto. La insulon tiele baptis Usona ekspedicio dum la 1870-aj jaroj.
Depost 1973 okazis inter Kanado kaj Danio diplomatia disputado pri la posedanteco de la insulo.