Tarzan-kameleono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Calumma tarzan 01.jpg
Calumma tarzan 01

Tarzan-kameleono (Calumma tarzan) estas specio de genro Calumma, hejma en Madagaskaro. Tiu specio estis unuafoje priskribita en la regiono Anosibe An'Ala en 2010. Ĝi estas endanĝerigita pro detruo de ties vivejo. La IUCN listigas ĝin al la 100 plej endanĝerigitaj specioj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La tarzan-kameleono estas mezgranda, ĉefe verd-kolora kameleono, kiu havas kapan-trunkan longon de 61 ĝis 72 mm kaj tutan longon de 119 ĝis 150 mm. Ĝi apartenas al specio-grupo de C. furcifer, sed diferencas disde tiu grupo en kelkaj karakterizaĵoj. Grava unika karakterizaĵo estas la ŝovelil-forma muzelopinto, kiu pli forte karakteriza ĉe maskloj ol ĉe femaloj. Same karakteriza estas la bruneta koloro sur kapo kaj nuko, kiu okazas nur ĉe maskloj. Ambaŭ seksoj ne havas karakterizan dorsan aŭ ventran kreston. Okaze de streso, tarzan-kameleonoj montras gravajn flavajn striojn, iafoje la bestoj povas iĝi tute flavaj.

Disvastiĝo kaj aspekto[redakti | redakti fonton]

disvastiĝa areo

La holotipo de tarzan-kameleono venas el arbara fragmento ĉe Tarzanville. Ĉiuj trovejoj estas arbaraj fragmentoj en regiono Anosibe An'Ala (Provinco Moramanga) en orienta Madagaskaro, ĉ. 800 ĝis 900 m super la marnivelo. Tie tiu specio estas relative ofta. La dormejoj de la plenkreskaj bestoj troviĝas 1 ĝis 4 metrojn super la arbara grundo, la dormejo de la pli junaj bestoj 1 ĝis 2 metrojn super la arbara grundo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La specio-nomo estas dediĉita al la fikcia romanfiguro Tarzan. Oni tiel provis diskonigi la specion kaj esperis je pli forta protekto de la specio, danke al la konateco.