Taŭtogramo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

taŭtogramo (el antikva greka ταυτό, «sama», kaj γράμμα, «litero») estas skribaĵo, poezia aŭ proza, en kiu ĉiu vorto havas unu saman komencliteron. La skribaĵo devas esti sence kohereca, ne ajna simpla vorto-listo.

Se iu taŭtogramo estas speciale malfacila por pronocado, oni konsideras ĝin ankaŭ langrompilo.

Taŭtogramo estas teksta formo kun longa historio, ekzemple:

Estas taŭtogramo la versaĵo: "O Tite, tute, Tate, tibi tanta tyranne tulisti" ("Ho reĝo Tito Tazio, kiom da penlaboroj vi devis elteni") de la romia poeto Ennio (Quintus Aennius, 239 a.K. — 169 a.K.).

Eblas konsideri kiel eta taŭtogramo la faman latinlingvan esprimon de Julio Cezaro: "Veni, vidi, vici" ("Mi venis, vidis, konkeris"), eldirita en la jaro 47 a.K.

En la mezepoko kelkaj verkistoj dediĉis laboron al tiastila skribado: Ekzemple, poemo De laude calvorum (Odo al kalvuloj) de 136 versoj kies vortoj komenciĝas per la litero C; verko de monaĥo kaj muzikisto Ubaldo de Saint Amand (840-930), kiu komenciĝas jene: "Carmina clarisonae calvis cantate, Camoenae".

En la 16a jarcento, Johano Leo Placentius verkis majstrecan taŭtogramon titolita Pugna porcorium ... (Batalo de porkoj). Ankaŭ tiutempe, la hispana verkisto, nobelo kaj politikisto Francisco de Quevedo (1580 — 1645) skribis taŭtogramojn.

En la esperanta literaturo, taŭtogramas (krom la escepto de la vorteto da) la sekvaj du frazoj el la 12a ĉapitro de La Majstro kaj Martinelli, de Jorge Camacho: "Kia klika kamarilo da kalumniaj kibicoj kaj kovardaj komplicoj kaj kruelaj komplotoj kaj kanajlaj konspiroj! Kia krude kota kaĉo! ".