Teama sporto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samteamanoj kunlaboras por venki la alian teamon

Teama sporto estas sporto ludata de du oponaj teamoj, en kiu la samteamanoj interagas rekte kaj samtempe por atingi la komunan celon. Konataj teamaj sportoj estas futbalo (en siaj diversaj formoj), kriketo, basbalo, manpilko, hokeo, korbopilko, flugpilko kaj ĉukpilko. Teama sporto distingiĝas de individua sporto, en kiu unuopuloj rekte konkurencas, ekzemple la plimulto de rakedsportoj, boksado kaj luktosportoj aŭ konkursoj pri rapideco en atletikonaĝado.

La plimulto de teamaj sportoj uzas pilkon aŭ alian objekton. En kelkaj sportoj - kiel futbalo, manpilko, hokeokorbopilko - ambaŭ teamoj konfrontiĝas pro posedo de la objekto, kiu devas atingi iaspecan golejon. Dum tiuj konfrontadoj la ludantoj havas tre altan riskon de vundoj kaj traŭmatoj. Teama sporto aparte desegnita por eviti tiajn damaĝojn estas ĉukpilko, kie interagado inter malsamteamanoj estas reduktita al minimumo per la ludregularo. En aliaj teamaj sportoj - ekz-e flugpilko - la teamoj alterne pasigas la objekton provante ŝoti ĝin en iun certan parton de la ludkampo. Basbalo kaj similaj sportoj, kiuj utiligas klabon por ŝoti la pilkon, estas iasence unikaj: la defenda teamo kontrolas la pilkon, dum la poentanta teamo provas ŝoti la pilkon laŭeble for kaj la ludantoj mem provas atingi specifan golejon. Stafetoj kaj parludoj ne estas konsiderataj kiel teamaj sportoj.

"Tio estas teama sporto!" estas ofta riproĉo kontraŭ iuj (ofte la plej talentaj) ludantoj, kiuj klopodas brili per unuopulaj agadoj anstataŭ kunlabori en kolektivo.

Eksteaj ligiloj