Ĉukpilkado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĉukpilko)
Ĉukpilkado
pilkosporto
pilkosporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Simbolo de ĉukpilkado.

Ĉukpilkado (angle: Tchoukball) estas pilkoludo kiu evitas ĉiun formon de perforto kaj koleraj tuŝoj inter la ludantoj. Ĝi estas sporta aktiveco tre rapida, plezuriga kaj saniga[1]. Ĝi estas kreita en 1970 de svisa biologo nomata Hermann Brandt.

Ĉukpilkado estas ege facile lernebla, ĉar ĝi enhavas kelkajn jam konatajn teknikojn kaj fundamentojn, kiuj similas al manpilko kaj flugpilko. Ĝi ankaŭ valorigas tutteaman partoprenon, ĉar ĉiuj devas "ataki" (poenti) kaj "defendi".

Ĉe tiu ĉi sporto krome en difinitaj teamoj por internaciaj ĉampionecoj, oni povas ludi samteame homoj de diversaj seksoj, aĝoj kaj staturoj, kio eblas nur pro la senperforta karaktero de ĉukpilko.

Oni ludas en rektangula sportejo (oficiale 28m x 16m), kiu povas esti planko, tero, sablo aŭ herbo. La du teamoj devas enhavi po 7 ludantojn, sed se la sportejo estas malgranda, eblas adapti la kvanton proporcie. La pilko uzata estas simila al tiu de manpilko, sed en ĉukpilko ĝi neniam rajtas tuŝi la plankon, ĝi devas nur en la aero flugi de unu ludanto al alia. Ĉe la du mallongaj flankoj staras elasta lito, 1m x 1m, kiun oni nomas “kadro”, klinita 55 gradojn kaj protektita (same kiel en golejo de manpilko) per malpermesita areo desegnita kiel duonluno kun radiuso de 3 metroj.

Poenton oni ricevas, kiam ludanto ĵetas la pilkon kontraŭ iun ajn kadro (oni povas ataki ambaŭflanken, laŭplaĉe), kaj kiam ĝi revenas, neniu el la alia teamo ĝin prenas antaŭ ol ĝi tuŝis la plankon. Sed se la defendanta teamo ĝin prenas, ŝanĝiĝas ĝia posedo, kaj tiel la atakantoj fariĝas defendantoj kaj inverse. La teamo, kiu posedas la pilkon (atakantoj) rajtas fari maksimume tri paŝojn inter si (unu paŝon pli ol en flugpilko) antaŭ ol ĵeti la pilkon kontraŭ la kadro. Dum la atakanta teamo faras siajn paŝojn, la defendanta ne rajtas posedopreni ("ŝteli") la pilkon. Ili rajtas tion fari nur post la ĵetado kontraŭ la kadro. Se la pilko tuŝas la plankon, la atakanta teamo ricevas poenton; se ne, okazas nur ŝanĝo de posedo, kaj la defendanta teamo ĝin prenas.

Nuntempe la landoj kie ĉukpilkado plej kreskas, estas Svislando, Tajvano, Italio, Brazilo, Singapuro kaj Britio. En tiuj landoj estas kluboj kaj lernejoj, kie eblas lerni ludi tiun ĉi sporton.

La Internacia Ĉukpilko Federacio (FITB) troviĝas en Tajvano kaj havas nun 44 landojn kiel aliĝintaj membroj. La FITB havas gravan rolon en la disvastigado de la sporto, cetere ankaŭ en malriĉaj landoj de Afriko kaj Azio.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Voluntulaj trejnistoj jam vojaĝis al Ganao, Benino, Kenjo kaj Ugando por helpi al la disvastigado kaj trejnado de la sporto pere de Esperanto. Krom kluboj en Ganao kaj Senegalo ankaŭ jam ekzistas ĝemelaj teamoj inter "Esperanto Tchoukball Clube" en Brazilo kaj ĝia ĝemela klubo en Togolando".[2]

La 10-an de septembro 2022 la teamo "Esperanto Dubai Tchoukball" el Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE) ĝajnis la malfermitan saharan ĉampionecon de ĉukpilkado en Monastir, Tunizio.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]