Teamo kontraŭ torturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teamo kontraŭ torturo
Кома́нда прóтив пы́ток
emblemo
neprofitcela organizaĵohomrajtprotekta organizaĵone-registara organizaĵo
Komenco 2000
Fino 2015 vd
Lando(j) Rusio vd
Sidejo Niĵnij Novgorod, Rusio
Tipo homrajta organizaĵo
Agareo

homaj rajtoj
civitanaj rajtoj

Ĉefestro(j) Igor Kaliapin • Q120277921 vd
Membro de internacia rehabilita centro por torturo-viktimoj vd
Lingvoj

rusa

Retejo pytkam.net
Jura formo neprofitcela organizaĵo
vdr

Teamo kontraŭ torturo (ruse Кома́нда прóтив пы́ток, latinliterigita Kománda prótiv pítok, fondita kiel Komitato Kontraŭ Torturo, Комитет против пыток, la nomo estis ŝanĝita en junio 2022) estas neregistara organizaĵo en la kampo de homaj rajtoj kun sidejo en Niĵnij Novgorod, Rusio. La organizaĵo, kiu fondiĝis en 2000, disponigas asistadon al viktimoj de torturo kaj faras sendependan enketon de torturkazoj. Krome, la organizaĵo publikigas raportojn pri ĉieaj problemoj koncerne la neefikecon de oficialaj esploroj kaj procesigo de torturo en Rusio. Fondinto estis la advokato Igor Kaljapin.

la fondinto Igor Kaljapin en 2011

La "teamo" traktas malobservojn de homaj rajtoj fidante plejparte sur laŭleĝaj mekanismoj haveblaj sur la nacia nivelo. Se la naciaj mekanismoj montriĝis neefikaj, la organizaĵo helpas viktimojn kandidatiĝi al la internaciaj homrajtaj institucioj (ĉefe, al la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj) kaj reprezentas ilin en procesoj.

La Teamo kontraŭ torturo antaŭenigas homrajtan protekton en diversaj regionoj de Rusio. Ekde 2022, la organizaĵo funkcias en kvin regionoj: Niĵnij-Novgoroda provinco, Orenburga provinco, Norda Kaŭkazo, Moskvo kaj Krasnodara regiono. Unu el la plej rimarkindaj kazoj de la organizaĵo estas la kazo de Aleksej Miĥejev de 2001 ĝis 2006 en la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj, "la unua signifa venko kontraŭ torturaj praktikoj en la rusa polico".

Teamo kontraŭ torturo ricevis multajn premiojn por sia laboro. En 2016 la ĉeĥia homrajta organizaĵo Člověk v tísni ("homo en bezono") honorigis ĝin per la premion Homo Homini, aljuĝata al homoj kaj organizaĵoj, kiuj defendas demokration kaj homajn rajtojn en ekzempla maniero. En 2018, Olga Sadovskaja, la vicprezidanto de la teamo kaj aktivulo pri homaj rajtoj, estis nomumita por la Nobel-Premio pri Paco.

Ekde 2015, la registaro de la Rusia Federacio oficiale nomumas la organizaĵon "eksterlanda agento".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]