Tearce
Tearce | |||
---|---|---|---|
vilaĝo vd | |||
Administrado | |||
Lando | Nord-Makedonio | ||
Regiono | regiono Polog | ||
Komunumo | Opština Tearce | ||
Poŝtkodo | 1224 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 038 (2021) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 5′ N, 21° 3′ O (mapo)42.077521.051944444444Koordinatoj: 42° 5′ N, 21° 3′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 540 m [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tearce [+] | |||
Tearce estas vilaĝo en nordokcidenta Nord-Makedonio en la regiono Polog. Ĝi estas la administra centro de Opština Tearce. En 2021 loĝis ĉi tie 3 038 loĝantoj.
Loko, priskribo
[redakti | redakti fonton]Pli malgranda parto de la vilaĝo situas en la valo Polog, laŭ kiu nomatas la regiono, la norda parto etendiĝas al la montoj Šar Planina. La alteco do estas de ĉirkaŭ 500 m ĝis pli ol 2600 m. La areo de la vilaĝo estas ĉirkaŭ 31,8 km².
La regiona vojo R 1203 pasas tra la vilaĝo, kiu kondukas de la urbo Tetovo al la nordoriento ĝis la limo kun Kosovo. Ĉe la suda rando de la vilaĝo pasas la fervojo de Tetovo al Skopjo. Ekzistas neniu stacio sur la trako.
La vilaĝo estas 10 km de Tetovo.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie entute 3974 homoj.
El la totala nombro estas 2 310 albanoj (58,12 %), 1 085 makedonoj (27,3 %), 512 Turkoj (12,9 %), 54 Ciganoj (1,4 %) kaj la ceteraj.
Referenco
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Теарце en la makedona Vikipedio.