Teatro Erkel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koordinatoj: 47° 29′ 49″ N 19° 4′ 36″ O / 47.49694 °N, 19.07667 °O / 47.49694; 19.07667 (mapo)

Teatro Erkel estas grava kultura konstruaĵo en Budapeŝto (en distrikto Józsefváros). La teatro prenis la nunan nomon de Ferenc Erkel de 1953. La nomo estis pli frue Városi Színház (Urba Teatro).

La tiama Operejo Popola en 1911 (nuntempa Teatro Erkel)
Teatro Erkel

Historio

En 1911 la teatro estis konstruita, kaj ĝi iĝis tuj la plej granda hungara teatro, kie komence estis 3167 sidlokoj. Komence oni strebis por la hungaraj interesoj, la funkciigantoj rajtis nur lui la konstruaĵon. En la teatro operoj kaj operetoj estis videblaj. Komence operoj de Richard Wagner furoris. La 1-a mondmilito kaŭzis financan krizon, tial en 1917 trakonstruoj okazis, poste nur 2400 sidlokoj estis. Inter 1946-1948 kinejo funkciis en la teatro. Ekde 1951 ĝi estas apartenaĵo de Budapeŝta Ŝtata Operejo. En 1956 dum la revolucio la Ruĝa Armeo tuj okupis la teatron por defendi la kontraŭan centran partian domon de la komunistoj. Baldaŭe la rusoj foriris, kiun la revoluciuloj profitis kaj tiam okazis hombuĉado antaŭ la partia domo. En 1962 la teatro estis renovigita. En 2007 lastfoje okazis spektaklo. Pro la tutmonda ekonomia krizo la teatro dormas.

Plej gravaj rolantoj

Fontoj