Teatro Thália (Košice)
Teatro Thália | |||
---|---|---|---|
teatra trupo | |||
Bazaj datoj | |||
Tipo | Teatro | ||
Malfermo | 1969 | ||
Teĥnikaj datoj | |||
Sidlokoj | 200 | ||
Adreso | |||
Paĝaro | http://www.thaliaszinhaz.sk/sk/ | ||
Lando | Slovakio vd | ||
Situo | Košice | ||
Adreso | Timonova 3, 040 01 Košice | ||
Situo | |||
Geografia situo | 48° 43′ 2″ N, 21° 15′ 27″ O (mapo)48.717321.2576Koordinatoj: 48° 43′ 2″ N, 21° 15′ 27″ O (mapo) [+] | ||
| |||
Retejo | http://www.thaliaszinhaz.sk | ||
La Teatro Thália estas hungarlingva migra teatro en Košice (Slovakio).
Historio
[redakti | redakti fonton]Rezulte de Praga Printempo estis fondita hungarlingva migra teatrejo en 1969 kun nomo Vox Humana. Tamen pro la aktuala politiko tiu nomo neniam oficialiĝis, sed ricevis la nomon Scenejo Thália. La debuto okazis en kulturdomo, ĉar la teatrejo ankoraŭ ne estis preta. La malfermo okazis en la nun videbla teatrejo en 1970. Laŭ la deklaro la teatro prezentis spektaklojn ne nur en Košice, sed ankaŭ enlande, kie vivis hungaroj, eĉ eksterlande en Hungario. En 1990 la teatro ricevis memstaran statuson, tial la nova nomo estis Teatro Thália. Post 3 jaroj la teatro aĉetis etaĝan domon, kiu estis trakonstruita ĝis 2002. Ene oni establis malgrandan scenejon kun 100 sidlokoj kaj kaj administraciajn ĉambrojn. En 2006 la teatrejo ricevis premion.
Teatrestroj
[redakti | redakti fonton]- Sándor Beke (reĝisoro) (fondinto)
- Péter Kolár (1990–1996, 1999–2011)
- Tibor Fabó (1996–1999)
- József Czajlik (2011-)
Membroj de la teatro (elekto)
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- [1]
- [2][rompita ligilo]
- spektakloj