Péter Kolár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Kolár
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1947 (1947-02-03)
en Košice
Morto 30-an de marto 2017 (2017-03-30) (70-jaraĝa)
Lingvoj slovakahungara
Ŝtataneco SlovakioĈeĥoslovakio
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo teatrestroinĝeniero
vdr

Péter Kolár, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kolár Péter estis (ĉeĥo)slovakia hungara maŝininĝeniero, teatrestro, politikisto.

Péter Kolár[1] naskiĝis la 3-an de februaro 1947 en Košice (Ĉeĥoslovakio), li mortis la 30-an de marto 2017 en Košice (Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Kolár apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio, poste en Slovakio. Li maturiĝis en mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1966, dum li violonadis en muziklernejo. Li komencis studi en Teknika Universitato en Košice kaj pro la Praga Printempo li estis aktiva en la politiko, kie li reprezentis interesojn de la hungara minoritato. Fine pro la politika subpremo li akiris maŝininĝenieran-pedagogian diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1974. Hejmenveninta al sia naskiĝurbo li laboris kiel inĝeniero, iom poste li instruis. Inter 1980 kaj 1990 li gvidis politikan sekcion de la hungara minoritato en Košice, poste li estis teatrestro de Teatro Thália (Košice) ĝis 2011 (tamen interrompe li estis gvidanto de la hungara minoritato inter 1997-2000). Li ricevis premiojn inter 1991-2018.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]