Tekoatla lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Tekoatla lingvo estas mazateka lingvo parolata en la meksikaj ŝtatoj Oaĥako kaj Pueblo. Ĝiaj ĉefaj vilaĝoj, kie la loĝantoj plejparte parolas tiun lingvon, estas San Jerónimo Tecóatl, Eloxochitlán de Flores Magón, San Lucas Zoquiapam, Santa Cruz Acatepec, San Pedro Ocopetatillo, San Lorenzo Cuaunecuiltitla, Santa Ana Ateixtlahuaca, kaj San Francisco Huehuetlán. Laŭ Egland (1978) la tekoatla estas 76%-e interkomprenebla kun la prestiĝa mazateka lingvo de Huautla de Jimenez[1], kvankam SIL raportas ke la interkomprenebleco ne estas tre alta.

Referencoj[redakti | redakti fonton]