Telesur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blue latinamerikaj nacioj kiuj kontribuas al la televidkanalo

Televisión del Sur (teleSUR, „Televido el la Sudo“) estas plurŝtata, hispanlingva, TV-satelita sendilo en Latinameriko, kiu elsendis unuafoje je la 24-a de julio 2005, je la 222-a naskiĝtago de Simón Bolívar. La tuta nomo de la kompanio estas Nueva Televisión del Sur SA.

La ideo pri komuna hispanlingva televido por suda Ameriko venas de la venezuela prezidanto Hugo Chávez. La televidon apogas finance ĉefe Venezuelo, sed gravas ankaŭ Argentino, Kubo, Urugvajo. La sidejo de la kompanio troviĝas en Karakaso.

La televido fokusas pri specifaj latinamerikaj problemoj, kulturaj, politikaj aferoj kaj ĝin traplektas kritika sinteno al la politiko de Usono rilate Latinamerikon, sinteno kiun iuj nomas antiusonismo.

Eksteraj ligiloj