Telesur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Telesur
Firma emblemo
TeleSUR-Logo.svg
Ĝeneralaj informoj
Ricevo Dissende, satelite, kable kaj IPTV
Landoj Flago-de-Venezuelo.svg Venezuelo
Proprietulo La registaroj de:
Flago-de-Venezuelo.svg Venezuelo
Flago-de-Kubo.svg Kubo
Flago-de-Nikaragvo.svg Nikaragvo
Komenciĝo de elsendoj La 24-an de julio 2005
Programa tipo Informa
Fratina kanalo VTV
Retpaĝaro telesurtv.net/ (hispane)
telesurenglish.net/ (angla)
Information icon.svg
vdr

Telesur (stiligita kiel teleSUR, “Televido el la Sudo“) estas plurŝtata, hispanlingva, TV-satelita sendilo en Latinameriko, kiu elsendis unuafoje je la 24-a de julio 2005, je la 222-a naskiĝtago de Simón Bolívar. La tuta nomo de la kompanio estas La Nueva Televisión del Sur C.A..

La ideo pri komuna hispanlingva televido por Sudameriko venas de la venezuela prezidanto Hugo Chávez. La televidon apogas finance ĉefe Venezuelo, sed grave kontribuas ankaŭ Kubo, Nikaragvo.

La sidejo de Telesur (la hispane televidkanalo) troviĝas en Karakaso, Venezuelo; kaj la sidejo de Telesur English (la angle televidkanalo) troviĝas en Kito, Ekvadoro.

La televido fokusas pri specifaj latinamerikaj problemoj, kulturaj, politikaj aferoj kaj ĝin traplektas kritika sinteno al la politiko de Usono rilate Latinamerikon, sinteno kiun iuj nomas antiusonismo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]