Telefonista telefono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Telefonista mentona telefoneto

Dum eltrovo de la telefoncentralo oni uzis tiutempajn telefonojn. Baldaŭ la krankinduktilo kaj la tintilo iĝis konsistaĵo de la centralo, sekve ankaŭ la forko estis superflua parto de la telefonista telefono. Por esti libera ambaŭ manoj, komence la telefonistinoj uzis brustan telefoneton. Sur unu el la orelojn aŭdilo estis fiksita, sur la brusto pendis mikrofono. La ceteraj konsistaĵoj estis en la centralo. La pli moderna estas la mentona telefoneto. La mikrofono estas fiksita ĉe la mentono, kiel la foto prezentas. Tio estas pli bona solvo, ĉar se la kapo turniĝas, tion sekvas ankaŭ la mikrofono, do la voĉo atingas konstante la mikrofonon. Kaze de malgrandaj vilaĝaj telefoncentraloj oni uzis nur mikrotelefonon, kiu estis apartaĵo de la centralo.

Dum la historio telefonistinoj uzis ĉi tiujn telefonetojn, sed ankaŭ riparistoj de telefonlineoj uzis ĝin, ĉar ofte ankaŭ ili uzis ambaŭ manojn.