Televida karto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Televida karto de la marko Hauppage

Televida karto estas komputila karto kiu ebligas spektadon de televido sur komputila ekrano. Per plej multaj televidaj kartoj ankaŭ eblas registri televidajn programojn je durdisko.

Tradicie la televidaj kartoj estas PCIaj kromkartoj, sed nuntempe ili ankaŭ ekzistas kiel USB-aparatoj. Tio estas aparte praktika por tekokomputiloj.

Nuntempe (2006) ankaŭ ekzistas televidaj kartoj kiuj estas uzeblaj por cifereca televido. Tia karto en kombino kun multekosta komputila ekrano estas multe malpli multekosta ol aparta televida aparato.