Telfero de Tejdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Telfero de Tejdo

La Telfero de Tejdo estas la plej alta aertelfero en Hispanio. Ĝi kondukas de la vala stacio ĉe 2356 metroj ĝis 3555 metroj super la marnivelo. La monta stacio troviĝas 163 metrojn malsupre de la pinto de la monto Tejdo. La telfero traveturas la distancon de 2482 metroj kaj la niveldiferencon de 1199 metroj en ok minutoj. La vagonoj povas transporti po 44 homoj.

La telfero estis konstruita en 1971 fare de la itala firmao Ceretti&Tanfani kaj modernigita en 1999 fare de la firmao Doppelmayr.

La maksimuma rapido de la telfero egalas al 8 m/s kaj la povumo de la motoro estas 880 kW.

Pro sekurecaj kialoj, la telfero ne estas funkciigita en kazo de fortaj ventoj kaj de glaciigo.