Telopeo
(Alidirektita el Telopea)
Telopeo (Telopea, angle Waratah) estas aŭstralia genro de kvin specioj de arbustoj kaj arbetoj, apartenanta al la familio de Proteacoj. Ĝi indiĝenas en la aŭstraliaj subŝtatoj Nov-Sud-Kimrio, Viktorio, kaj Tasmanio. La plej konata specio estas Telopea speciosissima, kies grandaj ruĝaj floroj estas ŝtata simbolo de Nov-Sud-Kimrio.
Specioj[redakti | redakti fonton]
- Telopea aspera - nordorienta parto de Nov-Sud-Kimrio
- Telopea mongaensis - sudorienta parto de Nov-Sud-Kimrio
- Telopea oreades - orienta parto de Viktorio ĝis ekstreme sudorienta Nov-Sud-Kimrio
- Telopea speciosissima - orienta parto de Nov-Sud-Kimrio
- Telopea truncata - Tasmanio