Tenrikjo
Aspekto
| Tenrikjo | ||
|---|---|---|
| 天理教 | ||
| nova religio de Japanio religia organizaĵo | ||
| Komenco | 12-a de decembro 1838 vd | |
| Poste | Tenrin-Ō Meisei Kyōdan • Honmichi • Daehan Cheolligyo vd | |
| Lando(j) | Japanio vd | |
| Sidejo | Tenri | |
| Fondinto(j) | Nakayama Miki vd | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
| Jura formo | religia korporacio | |
Tenrikyō (天理教; [tenri-kjo], "Instruado de la kialo Dia" aŭ Tenriismo[1]) estas religio de japana origino. Ĝi estis fondata de kamparanino, Nakayama Miki, kiu havis revelaciajn travivaĵojn en la 26-a de oktobro (lunkalendare), 1838. De tiam ŝi komencis gvidi homojn kiel la sanktejo de "Lun-Suno".
Providenco
[redakti | redakti fonton]"Tenri-Ō-no-Mikoto" (天理王命) estas nomata per pluraj nomoj: Dio/Kamio (神, Kami), Lun-Suno (月日, Tsuki-hi), Generinto (をや/親, Oya), kaj Dio Gepatra (親神, Oyagami).
Fondintino
[redakti | redakti fonton]Nakayama Miki (中山みき, 美伎) estas: "Patrino Apoteozata" (教祖, 教祖様, 親様, おやさま; Oyasama) kaj "Patrino de la Kialo" (理の親; Ri-no-Oya).
La Fondo de la Instruado
[redakti | redakti fonton]- Mi estas Dio de la origino, Dio de la vero.
- En tiu ĉi tereno troviĝas la destino.
- Nun mi malsupreniris por savi ĉiujn homojn.
- Mi volas ricevi Miki-n kiel la sanktejo de Dio.
Ĉi tiuj estis la unuaj vortoj deklaritaj al homoj de Tenri-Ō-no-Mikoto tra la buŝo de Miki. Tio, kio kondukis al la fondo de la instruado, estas ĉi tiu deklaro.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.tenrikyo.or.jp/ Oficiala retejo de Tenrikyō
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Vortaro Japana-Esperanta" (1982), Japana Esperanto-Instituto

