Teorio de centraj lokoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Teorio de centraj lokoj (angle Central place theory), iam ankaŭ Teorio de centraj lokoj laŭ Walter Christaller, estas geografia teorio, kiu volas klarigi kvanton, grandecon kaj dislokigado de sidejoj en sideja strukturo. La teorio estis kreita en jaro 1933 fare de germana geografo Walter Christaller kun ekzemplo de ebenaĵa suda Germanio, por kio li sekvis teorion de Johann Heinrich von Thünen.

Supozoj[redakti | redakti fonton]

  • Racionala agmaniero de homoj je flanko de demando kaj oferto
  • Homogena spaco (en senco de fizik-geografiaj kondiĉoj)

Rezulto de teorio de Christaller estas konkludo, ke laŭ neoklasikaj supozoj de ĉiam iajn ebla migrado, estas ideala solvo por spaco reto de regulaj sesanguloj, kiuj estas tuj apud si reciproke (najbaroj) kaj en kies mezoj situas centroj – centraj lokoj. Christaller decidis uzi sesangulojn, ĉar ili ideala dividas spacon kompare kun cirkloj. En kazo de uzado de cirkloj ekzistas lokoj, kiuj ne estas priservitaj de centro aŭ estas priservitaj de du centroj. La sube priskribitaj principoj montras eblajn kvantojn de centroj bezonataj pro priservado de regiono.

K = 3, Merkata principo[redakti | redakti fonton]

K=3-principo

Laŭ la merkata principo k=3 ĉiu ĉefcentro de regiono en sesangulo priservas trioble pli grandan spacon ol centroj kun malpli grava signifo (tiuj situas je verticoj de sesanguloj).

K = 4, Trafika principo[redakti | redakti fonton]

K=4-principo

Laŭ la trafika principo k=4 ĉiu ĉefcentro de regiono en sesangulo priservas kvaroble pli grandan spacon ol centroj kun malpli grava signifo (tiuj situas en mezo de eĝoj).

K = 7, Administra principo[redakti | redakti fonton]

K=7-principo

Laŭ la administra principo k=7 ĉiu ĉefcentro de regiono en sesangulo priservas sepoble pli grandan spacon ol centroj kun malpli granda signifo (tiuj situas en la regiono, ne sur limoj).

Ekzistas ankaŭ principoj k=9 kaj k=19.