Terasdinamiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Teraso-ŝtupodinamiko estas tipa kompoziciprincipo el la baroka muziko.

Ĉar dum la epoko de la baroko ne estis establigitaj varieblaj muzikaj parametroj en dinamiko kaj tempo, la muziko ne povis ŝanĝiĝi flue. Se komponisto volis ŝanĝi laŭtecon aŭ tempon en sia peco, li faris tion abrupte, per kio - bildece rigardate - ekestis teras- aŭ ŝtupforma ŝanĝiĝo. Praktike oni atingas ĉi tiun efekton ekz. per ŝanĝo de la klavaro ĉe orgenoklaviceno aŭ per paŭzado de certaj voĉoj en ensemblo.