Terence Tao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Terence Tao

Terence TAO (陶哲轩, pinjine: Táo Zhéxuān, naskiĝis la 17-an de julio 1975 en Adelajdo) estas aŭstralia matematikisto.

Terence Talo famiĝis kiel matematika mirinfano. 8-jara li sukcesis la SAT-teston pri matematiko kun rezulto kiel tiu de supermezinteligenta studkomencanto (760 punktoj). Li estis la plej juna partoprenanto kaj la plej juna ormedalgajnanto de la internacia matematikolimpiado.

De 1992 ĝis 1996 li studis ĉe la universitato Princeton kaj estas nun profesoro ĉe UCLA.

En la jaro 2000 li ricevis la Salem-premion, en 2002 la Bôcher-premion kaj en 2003 la Clay Research Award. Kune kun Allen Knutson li ricevis en 2005 la Levi L. Conant-premion de la American Mathematical Society (Amerikana Matematika Societo). En 2006 li ricevis la Fields-medalon, kiu estas la plej alta premio pri matematiko.

Oni atentis en la matematika komunumo ĉefe sian pruvon, kiun li starigis kun Ben Green, ke ekzistas nelimitaj aritmetikaj sinsekvoj de primoj


Eksteraj ligiloj

greke Terence Tao greke Bôcher Prize greke Clay Research Award greke math.NT/0404188 - Preprint on arbitrarily long arithmetic progressions on primes

Ŝablono:Ĝermo-biografio