Termistoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En elektra inĝenerio, termistoro[1] estas rezistilo, kies rezistanco varias laŭ ĝia temperaturo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Termistoro estas rezistilo, kies rezistanco kiel funkcio de la temperaturo ne estas konstanta. Ĉe referenca temperaturo , la temperatura koeficiento estas la gradiento de tiu kurbo:

.

Laŭ la signo de la temperatura koeficiento, termistoroj klasifikiĝas en du tipojn:

  • Pri pozitiv-temperatur-koeficienta termistoro (PTK), la temperatura koeficiento estas pozitiva: ju pli varma, des pli rezistiva.
  • Pri negativ-temperatur-koeficienta termistoro (NTK), la temperatura koeficiento estas negativa: ju pli malvarma, des pli rezistiva.

La temperatura koeficiento de rezistanco estas difinita jene:

.

Ĝi estas samsigna kiel .

Uzoj[redakti | redakti fonton]

Termistoroj havas diversajn utilojn:

  • Temperaturo-sentilo: la temperaturo konvertiĝas al la termistora rezistanco, kiu estas facile elektre mezurebla.
  • Kurento-limigilo: kiam la kurento troiĝas, la termistoro varmiĝas kaj plirezistiviĝas, limigante la kurenton.
  • Memreganta hejtilo

Historio[redakti | redakti fonton]

La termistoro estis unue malkovrita en 1833 de Michael Faraday, kiu rimarkis ke arĝenta sulfido (Ag2S) estas, moderntermine, negativ-temperatur-koeficienta termistoro.

Samuel Ruben inventis la unuan komerce industrie uzeblan termistoron en 1930. Poste, termistoroj vaste ekuziĝis industrie dum la 1930-aj jaroj.

La nomo “termistoro” devenas de term- (greka radiko signifanta varmon) kaj resistor (anglalingve “rezistilo”).

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]