Ĉipso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Terpomfloko)
Frititaj terpomflokoj

Ĉipsoterpomfloko estas tre maldika fritita tranĉaĵo de terpomo, plej ofte salitaspicita. Ili estas ofte manĝataj kiel intermanĝeto aŭ kiel aldonaĵo por biero.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ legendo, ĉipsoj estis inventitaj hazarde en Novjorko en 1853[1], kiel ŝerco de kuiristo, kies kliento plendis pri tro dikaj kaj ne sufiĉe frititaj pecoj de terpomo en sia plado. La sekvan tagon la kuiristo, George Crum, faris ĉipsojn por la klientoj de la restoracio. La gustumintoj tre ŝatis la novan pladon, tiel aperis kaj poste populariĝis ĉipsoj[2]. Tamen, la plej malnovaj konataj receptoj estis publikitaj kelkdek jarojn antaŭe[3].

Produktado[redakti | redakti fonton]

Ekzistas du manieroj produkti ĉipsojn:

  • tranĉante la verajn terpomojn kun posta fritado de la pecetoj[4];
  • formado de la pecetoj el terpoma faruno ("restarigitaj" pecetoj de terpomo).

Tiu lasta metodo ebligas belajn samformajn pecetojn.

Statistiko[redakti | redakti fonton]

En 2021 la sumo de vendoj en la ĉipsa industrio tra la mondo estis taksata je 32,2 miliardoj da usonaj dolaroj[5].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jon Henley (2010-09-01). Crisps: a very British habit (angle). The Guardian. Arkivita el la originalo je 2014-07-25.
  2. Fox, W. S., & Banner, M. G. (1983). “Social and Economic Contexts of Folklore Variants: The Case of Potato Chip Legends.”, Western Folklore (angla) 42 (2), p. 114–126. doi:10.2307/1499968 . 
  3. Merril D. Smith. (2013) History of American Cooking (angle). ABC-CLIO, p. 93. ISBN 9780313387111.
  4. Bhupesh Goyal kaj Pravin Goyal . “Manufacturing of Potato Chips and its Quality Improvement”, Journal of Food Processing & Technology (en) 9 (12). doi:10.4172/2157-7110.1000765. 
  5. IMARC Group: Potato Chips Market: Global Industry Trends, Share, Size, Growth, Opportunity and Forecast 2022-2027 (angle) (oktobro 2022). Alirita 2023-03-12.