Testamento de Batalanta Pollando

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Testamento de Batalanta Pollando (pole: Testament Polski Walczącej) – programa alvoko al la pola nacio, kiun publikigis la 1-an de julio 1945 Konsilio de Nacia Unueco lige al malleĝa transpreno de la regopovo en Pollando fare de komunistaj regopovoj kreitaj sub patroneco de Sovetunio. Aŭtoro de la teksto estis la lasta Registara Delegito por Lando, poeto Jerzy Braun.

Senpera kaŭzo de la alvoko estis kreo fare de komunistoj la 28-an de junio 1945 de la Provizora Registaro de Nacia Unueco.

Rezulte de tio la 1-an de julio 1945 Konsilio de Nacia Unueco (RJN) malfondiĝis en Krakovo kaj eldonis Manifeston por Pola Nacio kaj Unuigitaj Nacioj, en kiu la lasta fragmento estas la testamento.