Thüringer Rostbratwurst
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
La manĝajo, preta por esti ĝuata en distranĉita kolbasobulko kun mustardo.
La ege ŝatata Turingia kradrostita kolbaso (germane Thüringer Rostbratwurst) estas rigardata eŭrope protektita "produkto de geografia origino"[1].
La leĝo ĝin normigas: 1) Ĝi devas esti inter 15 kaj 20 centimetrojn longa. 2) Ne en artefaritajn sed en naturajn intestojn maldikajn oni enŝovu la farĉon. Tiu farĉo povas esti aŭ nekuirita aŭ antaŭbrogita. Antaŭbrogo estas de multaj puristoj neakceptata. Oni povas preni puran porkaĵon aŭ almiksitan bovaĵon. La priskribitaj spicoj estas karvio aŭ majorano. Malofte oni enmiksas tien ankaŭ muskaton aŭ ajlon.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Muzeo pri la kradrostita kolbaso en Holzhausen (Turingujo)
- Kulinara-geologia aventurpado Vom Bier zur Bratwurst
- Turingiaj buloj