Vom Bier zur Bratwurst

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝildo kun interesaj padetoj.
Pejzaĝo dumvoje.
Giganta lupolstango survoje.

Vom Bier zur Bratwurst (tradukite: De la biero ĝis la fritkolbaso) estas kulinara-geologia aventurpado longa je 16 km (rondirite) inter Arnstadt kaj Holzhausen (Germanujo).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La rondirada migradopado unuigas la hotelan kaj bierfarejan komplekson Hotelpark Stadtbrauerei en Arnstadt kun la muzeo pri la kradrostita kolbaso en Holzhausen (malaperis en 2019 pro alienlokiĝo).

Laŭlonge de la rondvojeto tra idiliecaj pejzaĝoj - kiuj inspiris jam la pentriston Otto Knöpfer - videblas grandaj plastikaĵoj de Christoph Hodgson. Ili montras la intimecon inter natura medio kaj kuirarto. Ĉe sep stacioj oni estas informita pri la historio kaj la fertileco de hejmregionaj kultiveblaj teroj, kio estas fundamento de ĉiu kulinara tradicio. La milda klimato kune kun riĉaj kampoj respondecis pri frua setlo de homoj en Turingio.

Migrante oni konatiĝis ankaŭ kun la geografio de la lando danke al ravaj belvidoj en ĉiujn ĉielajn direktojn (Kasteloj Tri Gleichen, Turingia Arbaro, Arnstadt, Erfurto. La multspecaj flaŭro kaj faŭno ĉe la vojrandoj ankoraŭ pligrandigas la ĝuadon.

De aprilo ĝis aŭgusto estas ofertataj gvidataj iradoj kun fakuloj.

La stacioj[redakti | redakti fonton]

Dumvoje rekomendatas halti ĉe jenaj sep stacioj kun belaj skulptaĵoj apud informtabuloj:

  1. Giganta biero ĉe la bierfarejo de Arnstadt
  2. Giganta kulero (el sabloŝtono)
  3. Giganta lupolstango (sur eksa lupolkultivada kampo)
  4. Giganta furaĝbeto
  5. Giganta kradrosto ĉe la Kupra vojo
  6. Giganta fritkolbaso (en kiun eblas eniri), apud la kolbasmuzeo
  7. Giganta abata bastono (ĉe malnova abatejo, kie unue menciitis la turingia kradrostita kolbaso

Por kulturemuloj ekzistas ankoraŭ aliaj defioj, kiel la vizito de:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.