Aksavalvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Thayer-valvo)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Trombono kun aksavalvo

AksavalvoThayer-valvo estas novevoluo de la tradicia turnovalvo ĉe tenor- kaj bastrombonoj. Ĝi estis unuafoje prezentata de Orla Ed Thayer en 1976 kaj estas la plej grava novigo de la trombono ekde la enkonduko de la kvartvalvo meze de la 19-a jarccento fare de Christian Friedrich Sattler. Majstro Franz Monschau de la firmao Musik Haag AG Kreuzlingen en Wil SG (Svisujo) estis mondvaste la unua, kiu konstruis aksavalvon en seriotrombonon.

Problemo[redakti | redakti fonton]

Se oni manipulas kutiman turnovalvon, tiu ĉi transkondukas la aerfluon tra tubocirklo kun almenaŭ tri kromaj arkoj, kiu ofte frotetas anglulojn de 90° aŭ pli. Tio rezultigas mankojn je la eksonado kaj sondiferencoj kompare kun la „malferma“ instrumento.

Senvalva trombono: Nur du arkoj, plejparte cilindra tubopaso

Ĝuste je trombono ĉi tiuj malavantaĝoj estas treege pli efikaĉe aŭdeblaj, ĉar la karakteriza sonkoloro de la instrumento estas rekta konsekvenco de la plejparte rektlinia konstruo: trombonoj havas escepte de eblaj valvoj entute nur du arkoj kaj - aparte je la usona konstrumaniero – preskaŭ cilindran mezuron.

Krome la ĝis en la 1980-aj jaroj kutima muntado de la valvocirklo laŭ malvastaj radiusoj ene de la korpuso pliakrigas la sondiferencon je manipulata valvo.

La pli milda sono, klare distingebla disde la trombonoj, de „kornecaj“ instrumentoj devenas nelaste de ties plejparte konusa mezuro kaj ilia pli volvita konstruformo kun multaj turniĝoj kaj arkoj.

Solvo[redakti | redakti fonton]

La avantaĝo de aksavalvo kun konusa ŝanĝo konsistas el tio, ke ĝi forturnas la aerfluon je ne pli ol 25 gradoj. Per tio krome fariĝas aparte efektiva pli rektlinia translokado de la valvocirklo en pli vastaj arkoj de pli grandaj radiusoj. Sekve de tio la eksonado kaj la sono je manipulata valvo preskaŭ ne distingiĝas de la malferma instrumento – eĉ ne je bastrombonoj kun du vice ŝaltitaj valvoj. Kelkaj trombonistoj raportas eĉ pri instrumentoj, kies eksonadon je manipulata valvo ili sentas pli libera ol je malferma instrumento.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Kelkaj trombonistoj kaj instrumentkonstruistoj kritikas pli altan purigo- kaj flegobezonon aŭ eĉ malpli altan fidelecon de la aksavalvo kompare kun la radicia turnovalvo. Aliaj supozas, ke tiajn problemojn ne kaŭzas la konstrumaniero.

Ĉefe bastrombonistoj opinias, ke iel pli alta ekblovo-rezisto eĉ favorigas la eksonadon de malaltaj valvotonoj (sub E♭). Pli novajn konstruaĵojn kun malpli rezisto ĉi tiu grupo sentas pli fortostreĉe ludeblaj, foje ĝi riproĉas ankaŭ „pli malvarman“ sonon.

La konstrumaniero kun pli granda valvocirklo estas ja plejparte sendependa de la uzata valvo, tamen estas kritikata pro tio, ke la valvocirklo estas malpli bone protektata kontraŭ difektadoj ol je la tradicia konstrumaniero.

Konsekvencoj[redakti | redakti fonton]

La aksavalvo ekigis konkurson inter la trombonproduktistoj, kiu daŭras ĝis nun. Tio verŝajne ŝuldiĝas al la klara ludemo de multaj trombonistoj, dum kiam ludantoj de aliaj instrumentoj ofte preferas tradiciajn al novigemaj konstrumanieroj.

La pli novaj valvokonstruaĵoj (Hagmann, Laetzsch-Full-Flow, Greenhoe, Kanstul, Balanced-Valve-System (Millervalve, Amrein) etc.) fakte evoluis al normo, almenaŭ je multkostaj instrumentoj kaj tiuj por la simfoniorkestra uzado, kiu celas plejeble egalan sonon trans la tuta tonamplekso de la instrumento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Thayer-Ventil » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.