The Canterbury Tales

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gravuraĵo pri la rakontantaj pilgrimantoj por la dua eldono de The Canterbury Tales presita en 1483.

The Canterbury Tales de Geoffrey Chaucer estas unu el la plej gravaj verkoj de angla literaturo. Ĝi estas inter la klasikaĵoj de la meza angla. La intrigo temas pri pilgrimantoj, kiuj diras siajn rakontojn sur la vojo al Canterbury. Multaj el la rakontoj elstaras pri priskribo de la vivo de la novaj burĝoj ĉefe ĉe amhistorioj.