The Elder Scrolls V: Skyrim
The Elder Scrolls V: Skyrim | |
---|---|
Eldonejo | Bethesda Softworks, 1C Company, Softclub |
Evoluiganto | Bethesda Game Studios |
Dato de lanĉo | 11-a de novembro 2011 |
Serio | The Elder Scrolls |
Antaŭita de | The Elder Scrolls IV: Oblivion |
Videoludilo | Xbox 360, PlayStation 3, Microsoft Windows, Nintendo Switch, PlayStation 4, Xbox One, PlayStation 5, Xbox Series X kaj Series S |
Licenco | nelibera permesilo |
Tipo de videoludo | rola videoludo, rola agludo, fantasta videoludo, ago-aventura ludo, video game with LGBT character |
Maniero de ludado | unuludanta videoludo, multludista videoludo |
Regiloj | komputila klavaro, komputila muso, ludstirilo |
Takso de PEGI | PEGI 18 |
Takso de ESRB | Mature (Adoltoj) 17+ |
The Elder Scrolls V: Skyrim estas aventura rola videoludo en malfermita mondo kreita de Bethesda Game Studios kaj publikigita de Bethesda Softworks. Ĝi estas la kvina ludo de la serio The Elder Scrolls, post The Elder Scrolls IV: Oblivion. Ĝi aperis tutmonde por Microsoft Windows, PlayStation 3 kaj Xbox 360 en la 11-a de Novembro 2011.
Laŭ la ĉefa intrigo, la ludebla rolulo devas venki Alduin the World-Eater, drako kiu detros la mondon laŭ profetaĵo. La ludo okazas ducent jarojn antaŭ la okazaĵoj de la ludo Oblivion, kaj okazas en la fikcia regiono de Skyrim. Tra la ludado, la ludanto devas plenumi misiojn kaj plifortigi sian rolulon je diversaj kapabloj. Kiel malfermita mondo, la ludanto povas tuj libere viziti multajn partojn de la mondo, fari ĉion volatan, kaj prokrasti la plenumon de la ĉefaj misioj por la disvolviĝo de la intrigo.