The Esperanto-English Dictionary
The Esperanto-English Dictionary | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Edward Alfred Millidge | |
Eldonjaro | 1956 | |
Urbo | Rickmansworth, Herts. | |
Eldoninto | The Esperanto Publishing Company Limited | |
Paĝoj | 489 | |
The Esperanto-English Dictionary estas vortaro angla-Esperanto kompilita de Edward Alfred Millidge.
Tiu vortaro jam en 1905 provizore estis komencita surbaze de kolekto de ĉiaj fontoj, precipe la verkoj de L.L. Zamenhof.
Ĝi speciale estas interesa, ĉar ĝi mencias ankaŭ multajn derivitajn vortojn kaj esprimojn kun ilia angla signifo. Ekzemple : helpi, helpo, helpado, helpa, helpa mono, helpema, helpemeco, helpanto, helpisto, helpistino, helpistaro, helpilo, helpu!, helpon!, kunhelpi, kunhelpo, kunhelpanto, malhelpi, malhelpo, senhelpe, senhelpa.