The Little Match Seller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Little Match Seller

La filmo The Little Match Seller
mallonga filmo
Originala titolo The Little Match Seller
Originala lingvo sen valoro
Kina aperdato 1902
Ĝenro filma dramo, muta filmo
Kameraado James Williamson
Reĝisoro(j) James Williamson
IMDb
vdr

The Little Match Seller (La alumetvendistineto) estas britia mallonga muta filmo el la jaro 1902 reĝisorita de James Williamson, rakontanta fabelon de Hans Christian Andersen pri vivo kaj tragika morto de knabino kun alumetoj.

Resumo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Estas vintro, lasta tago de la jaro. Knabino strebas vendi al preterpasantoj surstrate alumetojn, sed neniu volas aĉeti ilin de ŝi. Ŝi sidiĝas, frotas alumeton kaj vidas bildon de kameno kun fajro. Ŝi frotas duafoje kaj vidas plenan preparitan tablon kun manĝaĵo. Ŝi frotas triafoje kaj vidas belan kristnaskan arbon. Ŝi frotas kvarafoje kaj vidas sian mortintan avinon. Tuj poste la knabino mortas kaj anĝelo kunportas ŝian spiriton en la ĉielon. Ŝian korpon trovas preteriranta policano.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.