The Mexican

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Mexican
filmo
Originala titolo The Mexican
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 2 mar. 2001, 16 aŭg. 2001
Ĝenro romantika komedio, samseksemeca filmo
Kameraado Dariusz Wolski
Reĝisoro(j) Gore Verbinski
Produktisto(j) Lawrence Bender
Scenaro J. H. Wyman
Filmita en Los-Anĝeleso • Meksiko • Las Vegas Valley
Loko de rakonto Meksiko
Muziko de Alan Silvestri
Rolantoj Brad Pitt • Julia Roberts • James Gandolfini • J. K. Simmons • Bob Balaban • Michael Cerveris • David Krumholtz • Salvador Sánchez cruz • Cástulo Guerra • Gene Hackman • Mayra Sérbulo • Pedro Armendáriz Jr. • Luis Felipe Tovar • Lawrence Bender • Gerardo Taracena • Sherman Augustus
Produktinta firmao DreamWorks
IMDb
vdr

The Mexican (La Meksika) estas usona nigrakomedia aventura krimfilmo de 2001 reĝisorita de Gore Verbinski en kiu stelulas Julia Roberts kaj Brad Pitt en ĉefaj roloj.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Jerry Welbach ĵus ricevis du ultimatojn: la unua el sia ĉefo, mafiulo kiu komisias al li veturi al Meksiko por rekuperi antikvan kaj valoregan pistolon nomita La Meksika, kaj la dua el sia koramikino Samantha, kiu postulas lin finigi sian rilaton kun la mafio. Jerry pensas, ke plue vivi estas prioritato, kvankam tio povus rezulti en problemoj kun Samantha, kaj tial li veturas al Meksiko. Kvankam li finfine trovas la armilon, porti ĝin al sia ĉefo estas pli komplika afero. Pri la pistolo estas legenda malbeno, ĉar ĝi estis nuptodonaco de riĉa terposedanto al sia filino, kiu mortis en strángaj cirkonstancoj. Kiam pagita murdulo kidnapas Samantha por akiri la pistolon, Jerry havas tialojn kredi en la malbeno.

La brutala kidnapisto finfine montriĝas ne tiom brutala, sed ĉiuokaze multaj tre diversaj aventuroj okazas en la landlima regiono inter Meksiko kaj Usono, kaj la povo super la pistolo kaj super la diversaj roluloj engaĝiĝintaj en la afero ŝanĝiĝas konstante.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Julia Roberts kiel Samantha 'Sam' Barzel
  • Brad Pitt kiel Jerry Welbach
  • James Gandolfini kiel Leroy
  • J. K. Simmons kiel Ted Slocum
  • Bob Balaban kiel Bernie Nayman
  • Sherman Augustus kiel Bone vestita nigrulo
  • Michael Cerveris kiel Frank
  • David Krumholtz kiel Beck
  • Castulo Guerra kiel Joe, la lombardisto
  • Gene Hackman kiel Arnold Margolese

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo The Mexican en la angla Vikipedio.