La Dresado de la Megero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el The Taming of the Shrew)
La Dresado de la Megero
La Dresado de la Megero
La Dresado de la Megero
Aŭtoro William Auld
Eldonjaro 1988
Urbo Rotterdam
Eldoninto Esperantaj Kajeroj
Paĝoj 136
vdr
Unua paĝo de la teksto de 1623.
Gravuraĵo La Dresado de la Megero de William Lawson Thomas surbaze de pentraĵo de Charles Robert Leslie.Petroccio instruas la ribelemulon submetiĝi al sia volo, kiam ŝi malakceptis donacojn pro tio, ke ili ne sufiĉe bonas.

La Dresado de la Megero (angle The Taming of the Shrew) estas verŝajne la unua el pluraj komedioj de Ŝekspiro, kies precipa temo estas la amo, kaj ĝi povas esti eĉ la unua komedio, kiun li verkis. Kvankam regas nenia certeco pri la precizaj datoj, kiam prezentiĝis liaj fruaj dramoj, oni konjektas, ke "la megero" estas verkita jam en 1588.

Laŭ normoj de stilo kaj lirika tono ĝi ŝajne antaŭdatas la pli maturan La Komedio de Eraroj, kiu estas prezentita ĉirkaŭ la jaro 1592. Cetere ĝi enhavas klaran aludon pri La Hispana Tragedio [1] (de Thomas Kyd), kiu aperis plej malfrue je la fino de 1591. Fine, se pravas la lastatempaj esploroj, stampante la presitan La Dresado de Unu Megero kiel "malbonan kvarton" (t.e. malfidela misskribita ["pirata"] versio) de la ŝekspira dramo, do la megero nepre estis larĝe prezentita antaŭ 1594, kiam la anonima "Unu megero" estis notita en la Registro de eldonoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ne temas pri La Hispana Tragedio de Jef Last

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]