The Truman Show

El Vikipedio, la libera enciklopedio

The Truman Show (esperante La Truman-spektaklo) estas sciencfikcia dram-komedia filmo reĝisorita de Peter Weir en 1998, laŭ skripto de Andrew Niccol. Aktoras i.a. Jim Carrey kiel Truman Burbank, plus Laura Linney, Noah Emmerich, Ed Harris kaj Natascha McElhone. La filmo rakontas la vivon de viro ne scianta, ke li vivas en simulita realo, fakte televida programo daŭre elsendata (24 horojn tage, 7 tagojn semajne) al miliardoj da spektantoj en la tuta mondo.