Theresienmesse

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Theresienmesse (Tereza meso) en Bb-maĵoro de Joseph Haydn (Hob.XXII:12), kiu apartenas al liaj ses lastaj grandaj mesoj, estis komponita en 1799 kaj ricevis sian popularan kromnomon, ĉar la verko dediĉitus al Maria Theresa de Napolo, edzino de la imperiestro Franz la 2a. Haydn komponis la meson por sia dunginto Nikolaus 2a Princo Esterházy, por kiu li verkis ĉiujn siajn malfruajn mesojn. La Theresienmesse validas kiel plej belsona kaj havas altan estetikan-artan kvaliton.

La unua prezentado de la Theresienmesse okazis la 8-an de septembro 1799 en la Bergkirche de Eisenstadt. Ĝi estas komponita por ĥoro, solokvarteto, orgeno, du klarnetoj, du trumpetoj, fagoto, arĉinstrumentoj kaj timbaloj. Prezentado de la meso daŭras ĉ. minutojn.

La meso estas sesparta: