Thiamat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La praa esenco Thiamat estas reprezentata kiel giganta serpento sur la babilonaj sigeloj.

Thiamat estas mezopotamia diaĵo. En la Babilona mitologio, Thiamat personigas la salajn akvojn de la oceano kie reĝas la mitologia Kaoso. Ĝia nomo eble devenas el la sumera: ti (vivo) kaj ama (patrino)[1], aŭ plej probable el la akada termino aludanta al la «maro» tâmtu, (antikva formo ti'amtum). [2]

Babilona mitologio[redakti | redakti fonton]

Tiu ina diaĵo estas antaŭ ĉio Patrino de ĉio kio ekzistas, inkluzive de la dioj mem. Ŝia edzo estas Apsu, la personigo de la abismo de la dolĉaj akvoj kiuj subtere fluas. De unuigo de la dolĉa akvo kaj sala akvo naskiĝas la du praaj dioj: la du Lakamuoj.

En la epopea rakonto Enuma Eliŝ, verkita ĉirkaŭ la fino de la dua jarmilo a.K., iliaj posteuloj incitis Thiamat kaj Apsu kiuj decidis nuligi ilian unuenaskitecon. Ea malkovris iliajn intencojn, eliminis el vivo Apsu dumdorme. Thiamat falis en la nekontrolebran koleron kiam sciis pri la morto de Apsu kaj tuj kombinis venĝon, kaj estigis armeon de monstraj kreaĵo regata de ĝia nova edzo Kingu, kiu estis ankaŭ ĝia filo.

Sekve Thiamat estis detronigita de la juna dio Marduk kiu estis almondiĝinta el la abismo de la dolcaj akvoj. Marduk fendis en du partojn la korpon de la mortigita diino: per ŝiaj dorso kaj kapo la venkanto kreis la ĉielojn, per la kruroj kaj malsuperaj membroj kreis la teron. De Thiamat naskiĝis la akvo kuŝanta sur la nuboj kaj ĝiaj larmoj fariĝis la fonto de Tigriso kaj Eŭfrato. Kingu ankaŭ mortis kaj per ties sango Marduk kreis la unujn homojn.

La “abismo”(hebrelingve "tehom") pri kiu parolas la biblia Genezo estas termino devenanta de la mito de Thiamat. En la Biblio (Gn 1) Dio, malkiel Marduk, kreas pere de la vorto, senstreĉe kaj sen antauza materio, nome “el nenio”.[3]

Analogaj mitologioj kaj legendoj troviĝas la figuroj en Vitra de la hindua religio, en Cipactli en la azteka kaj Tifeo en la greka.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Palmer, Abram Smythe Influence babylonienne sur la Bible et croyances populaires : "Tĕhôm et Tiâmat", "Hadès et Satan" : une étude comparative de Genèse I. 2 (Londres, 1897)
  2. Bottéro, Jean (1992) "Mesopotamia: Writing, Reasoning and the Gods" (University of Chicago Press).
  3. Yahuda, A., The Language of the Pentateuch in its Relation to Egyptian (Oxford, 1933).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Heidel, Alexander. 1951. The Babylonian Genesis: The Story of Creation. Editio 2a. Sicagi: University of Chicago Press.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]