Thomas Bellinck

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Thomas BELLINCK (naskita en 1983) estas dramaturgo kaj artisto. En 2009, li finstudis kiel reĝisoro ĉe la RITCS, la bruselo lernejo por aŭdovidaj rimedoj kaj dramaj artoj[1]. Li ankaŭ studis ĝermanan filologion ĉe la Katolika Universitato de Loveno (KUL).[2]

Agado[redakti | redakti fonton]

Dum sia studado ĉe la RITCS, li ludis en diversaj produktaĵoj de la Nieuwpoorttheater, Teatro Antigone, kaj 't Arsenaal[3]. Kiam en 2009 estas selektita por La Teatro-Festivalo rilate al politika ago kun malsatstrikaj senpaperuloj, li malfermis la festivalon kun parolado, titolita Ni estis mortantaj kaj tiam ni ricevis premion[3]. La saman jaron li faris kune kun Ewout D'hoore kaj malliberuloj de la urba prizono, la teatraĵon Herooj kaj Fiuloj. La provluda procezo videblas en la televida serio Leuven Hulp (Loveno Helpu) [4].

Kune kun aktoro kaj iama samklasano Jeroen Van der Ven Bellinck fondis en 2010 la teatran trupon Steigeisen. Kun Steigeisen ili faris la prezentadojn Fobbit, Billy, Sally, Jerry and the .38 Gun, Lethal, Inc., De Onkreukelbare kaj Memento Park [5].[6] En 2011 Lethal Inc. fariĝas PowerPoint-prezentado pri la serĉo por humanaj ekzekutometodoj, selektita por La teatro-Festivalo 2011[6].

Aldone al la prezentoj kiujn li faras kun Steigeisen, Bellinck ankaŭ aperis en la opero Middle East (Meza Oriento) de Frank Nuyts (Muziektheater LOD)[7] kaj li faras kune kun pacientoj de psikiatria centro de Sint-Jan de Deo, Berg (Monto).[3]

En 2015 Thomas Bellinck fondas kune kun verkisto kaj dramaturgo Pieter De Buysser ROBIN, brusela produktada societo, inspirita kaj prizorgita fare de artistoj. La kolektiva kaj aŭtonoma societo konsistas el De Buysser, Bellinck kaj ĉiujare ŝanĝanta societano[8].

Ekspozicio en Esperanto[9][redakti | redakti fonton]

Domo de Eŭropa Historio kaj Ekzilo[redakti | redakti fonton]

En 2013  Thomas Bellinck ricevis internacian medioatenton[10][11] kun la vojaĝanta ekspozicio Domo de Eŭropa Historio kaj Ekzilo en formo de 'futureca-historia' muzeo pri la vivo en la iama Eŭropa Unio[12] [13] [14] por doni la publikon senton de nostalgio kiun oni kutime nur sentas por io kio ekzistis en la pasinteco, sed nun por io kio fakte ankoraŭ ekzistas sed kvazaŭ oni jam perdis ĝin, sed kun la celo palpeble sentigi al la publiko kion oni riskas perdi se la situacio en la EU ne plu estas regebla[15], ankaŭ aŭskultebla kaj videbla en filmeto de VPRO (tigerreport #2 - 24 januari 2014) sur la jutuba retejo en kiu Bellinck ĉiceronas tra la ekspozicio (proks. je la duono de la filmeto). La ekspozicio estis selektita por la Internacia filmfestivalo en Roterdamo, la Wiener Festwochen kaj La Teatro-Festivalo en 2014[16].

Laŭ la Thomas Bellinck la Projekto Eŭropo  povus implodi dek jarojn post kiam en 2008 ekestis financa krizo en Eŭropo sekvata de ŝpariga politiko akompanataj en sudeŭropaj landoj de traŭmatigaj "krizomemmortigoj", kaj kresko de novfaŝismo, separatismo kaj naciismo  en pluraj landoj.  La ekspozicio temas pri imagita vojaĝo en 2060 dum kiu li invitas nin viziti lian muzeon kiu maljuniĝis depost la EU disfalis en la jaro 2018-2020 laŭ la artoprojekto 'Muzeo de la estonto'.

La motivo por uzi la lingvon Esperanto kiel ĉeflingvo de la ekspozicio estis unuflanke ĉar laŭ Bellinck ĝi formas parton de la stranga sento de konateco kiun li provis krei. Due, la Eŭropa Unio estas io kion ĉiuj homoj konas sed ne tre bone komprenas kaj la uzo de Esperanto emfazas tion. Aliflanke, Esperanto estas tre simbola lingvo kiu estis kreita por faciligi la kompreniĝon inter homoj de malsamaj nacioj je la fino de la 19a jarcento.

Nowadays this language is almost dead, but in the fictional world I wanted to create, it could be possible that Europeans start re-using Esperanto as a weapon in their fight for new unity [17].- Thomas Bellinck

*Nuntempe la lingvo estas preskaŭ morta, sed en la fikcia mondo kiun mi deziris krei, eblus ke eŭropanoj komencas re-uzi Esperanton kiel armilo en ilia batalo por nova unueco."[17] - Thomas Bellinck

Teatraĵo en pluraj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La komenco de la fino ĉiam estas diskreta[redakti | redakti fonton]

Li krome kreis ankaŭ novan plurlingvan teatraĵon (‘La komenco de la fino ĉiam estas diskreta’) kun la helpo de diverslingvaj kaj diversnaciaj enloĝantoj de la  EU-kvartalo en Bruselo, homoj kiuj kutime ‘neniam vere renkontiĝas unu la alian’. La lingvo de la teatraĵo estas precipe la franca, ĉar la plimulto de la partoprenantaro scias tiun lingvon. Sed la aktoroj ankaŭ parolas en la nederlanda aŭ en iliaj propraj lingvoj kaj tiele lasas aŭdi la muzikecon de ekzemple la persa kaj la slovaka lingvoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (nederlanda) Retejo RITCS Arkivigite je 2015-12-22 per la retarkivo Wayback Machine
  2. (nederlanda) Retejo KUL
  3. 3,0 3,1 3,2 (nederlanda) Teatrofestivalo[rompita ligilo]
  4. (nederlanda) Retejo Woestijnvis
  5. (nederlanda) Retejo Steigeisen Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
  6. 6,0 6,1 (nederlanda) Theaterfestival Arkivigite je 2015-12-22 per la retarkivo Wayback Machine
  7. (nederlanda) Retejo LOD Arkivigite je 2015-12-22 per la retarkivo Wayback Machine
  8. (nederlanda) Retejo ROBIN
  9. Fakte 4-lingva ekspozicio, sed kun Esperanto kiel la unua kaj plej grava lingvo.
  10. (nederlanda) MB:KVS-expo haalt internationale pers (KVS-ekspozicio rikoltas la atenton de la internacia komunikilaro), BRUZZ, la 22-a majo 2013, konsultita la 13-an marto 2017.
  11. (angla, franca, nederlanda) Selekto de diverslingvaj artikoloj pri la ekspozicio[rompita ligilo], KVS, 2013
  12. (nederlanda) Retejo KVS Arkivigite je 2015-12-22 per la retarkivo Wayback Machine
  13. (nederlanda + dulingvaj subtekstoj) filmeto KVS
  14. Eksa Eŭropa Unio iam parolis Esperanton, Libera Folio, 16-an de junio 2013, konsultita la 13-an de marto 2017
  15. Mi volis iĝi tuŝebla tion, kion ni riskas perdi, Libera Folio, la 16-an junio 2016, konsultita la 13-an marto 2017.
  16. (nederlanda) Theaterfestival Arkivigite je 2015-12-22 per la retarkivo Wayback Machine
  17. 17,0 17,1 (angla) Danny willems, A History of the former European Union Arkivigite je 2017-03-13 per la retarkivo Wayback Machine, Internal Voices, la reta revuo por eksterlandanoj en Bruselo, 13-a majo 2013, konsultita la 13-an marto 2017.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]