Thomas Hicks

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Hicks kaj helpistoj, ĉe la maratonkuro de la Someraj Olimpikoj 1904

Thomas J. HICKS (7-an de januaro 1875 en Anglio; 2-an de decembro 1963) estis usona malpeza atleto. Li gajnis la Somerajn Olimpikojn de 1904 en maratonkuro, en St. Louis. Kvankam li atingis la celon kiel dua, sed dumtempe evidentiĝis ke la gajninto Frederick Lorz trompis, veturis duonvojon per aŭtomobilo. Tiel oni nomumis Hicks gajninto.

Kuro de Hicks montras la sportmedicinajn sciojn de la frua 20-a jarcento. Li petis je la 24-a km akvon, por gargari per destilita akvo. Tri kilometrojn poste, li ricevis unu miligramon da striknino kun kruda ovo. Tiu proceduro estis ripetita je la 32-a km, tiam li eĉ glukis konjakon. Krom tio, oni frotis lian korpon per varma akvo. Dum la lasta mejlo, li ricevis du ovojn, konjakon kaj denovan frotadon. Tiutage regis la temperaturo de 28° Celsiuso en ombro, dum oni devis kuris plej ofte sub sunbriloj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ekkehard zur Megede: Geschichte der Olympischen Leichtathletik. 1-a volumo
  • David E. Martin: The Olympic Marathon