Tibor Fátyol

El Vikipedio, la libera enciklopedio

FÁTYOL Tibor [fa:tjol] estas rumania hungara komponisto, verkisto pri muziko. Li naskiĝis en Kluĵo la 9-an de oktobro 1935.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tibor Fátyol akiris diplomon pri muzikkomponado-dirigado en Muzikarta Ĉeflernejo Gheorghe Dima de Kluĵo. De 1959 li estis folklorista kaj muzika gvidanto de Popolensemblo Ciocîrlie, muzikredaktoro, de 1978 artsekretario de Artemsemblo Maroŝo de Târgu Mureș. Li komponis baletojn, simfoniojn, kamermuzikon, popolmuzikreverkaĵojn.

Fonto[redakti | redakti fonton]