Tibor Gyulay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tibor Gyulay
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aprilo 1887 (1887-04-12)
en Kluĵo
Morto 25-an de decembro 1960 (1960-12-25) (73-jaraĝa)
en Békéscsaba
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Religio Unitariismo vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Francisko-Jozefo vd
Partio senpartia vd
Profesio
Okupo economic policy-maker • politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

GYULAI Tibor [djulai] estis hungara politikisto, ĉefsekretario de la Ĉambro pri Komerco kaj Industrio, ministro. Li naskiĝis la 12-an de aprilo 1887 en Koloĵvaro kaj mortis la 25-an de decembro 1960 en Békéscsaba.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Tibor Gyulay pristudis juron en Universitato de Koloĵvaro. Li komencis sian karieron en 1909 en la Centra Ofico de Statistiko. Li laboris ekde 1911 en la ministerio por agrikulturo, ekde 1919 ĝis 1921 en la ministerio pri eksteraj aferoj. Ekde 1921 li estis afergvidanta sekretario, ekde 1931 ĝis 1944 ĉefsekretario de Ĉambro pri Komerco kaj Industrio de Budapeŝto. Li estis ano de supera ĉambro de la landkunveno. Ekde 29-a de aŭgusto 1944 ĝis 16-a de oktobro 1944 li estis ministro pri industrio de la registaro Lakatos.

Fonto[redakti | redakti fonton]

]