Tidens Tegn

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tidens Tegn estis norvega gazeto eldonita en Oslo de 1910 ĝis 1941. La fondinto kaj unua ĉefredaktoro de Tidens Tegn estis Ola Thommessen, ĝis la jaro 1917.

Ĝi politike subtenis la maldekstran liberalan partion kaj fariĝis unu el la plej gravaj kaj venditaj gazetoj de Norvegio en la 1910-aj kaj 1920-aj jaroj.