Saltu al enhavo

Tiefenbach-Marbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ISO

Tiefenbach-Marbach
komunumoparto en Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 09661
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 3′ N, 13° 14′ O (mapo)51.046913.2308Koordinatoj: 51° 3′ N, 13° 14′ O (mapo) [+]
Alto 263 m [+]
Areo 14,35 km² (1435 ha) [+]
Tiefenbach-Marbach (Tero)
Tiefenbach-Marbach (Tero)
DEC
Situo de Tiefenbach-Marbach
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Marbach (Striegistal) [+]
vdr

Marbach estas unu el la plej longaj vilaĝoj de Saksio (Germanio) kiuj ekestis laŭ la skemo de arbarhuba stratvilaĝo (Waldhufendorf). La 7 km longa vilaĝo kun ĉirkaŭ 1.300 loĝantoj hodiaŭ estas parto de la komunumo Tiefenbach. kaj situas en la distrikto Mittweida en centra Saksio. La plej gravaj vidindaĵoj estas la preĝejo, ties pentraĵoj kaj la malnova minejo "Segen Gottes Erbstollen".

En la tombejo de Marbach situas "tombo de internacia amikeco". La japana esperanto-aktivulo Eiichi Doi korespondis kun Johannes Schröder kaj ties lernantoj. Kiam en la jaro 1933 Eiichi mortis, li esprimis en sia testamento la deziron, ke duono de sia cindro estu enterigita en Marbach. La gepatroj realigis la deziron. Oni diras, ke la tuta vilaĝo partoprenis la entombigon. Johannes Schröder mortis en 1952 kaj ripozas apud sia amiko Eiichi.