Tiempo de silencio (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiempo de silencio
filmo
Originala titolo Tiempo de silencio
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1986
Ĝenro filma dramo
Kameraado Juan Amorós
Reĝisoro(j) Vicente Aranda
Produktisto(j) Francisco Lara Polop
Scenaro Vicente Aranda
Loko de rakonto Madrido
Muziko de José Nieto
Rolantoj Imanol Arias • Victoria Abril • Juan Echanove • Francisco Rabal • Charo López • Francisco Algora • Diana Peñalver • Queta Claver • María Isbert • Sergio Mendizábal • Rosario García Ortega • Santi Pons
IMDb
vdr

Tiempo de silencio (Silenta tempo) estas hispana filmo de 1986 reĝisorita de Vicente Aranda bazita sur samnoma romano de la verkisto Luis Martín-Santos. Victoria Abril estis nomumita al Goja-premio al la Plej Bona Aktorino en 1986.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La agado de la filmo okazas en Madrido de la 1940-aj jaroj, nome post la Hispana Enlanda Milito. Pedro laboras en esplorcentro kontraŭ kancero. Iam Pedro bezonas musojn por eksperimentado kaj, pere de helpisto Amador, li turna sin al Muecas, marĝenulo de faveloj, kie roduloj abundas pro la nehumanaj vivkondiĉoj. Tiukadre Pedro kiel kuracisto ricevas helpopeton por aranĝi malsukcesan aborton de la filino de Muecas, kiu finfine mortas. Sekvas polica esplorado kaj aresto de Pedro. Lia fianĉino estas de pli altranga socia klaso.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoroj kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Imanol Arias kiel Dro. Pedro Martín
  • Victoria Abril kiel Dorita
  • Charo López kiel Charo, patrino de Matías
  • Francisco Rabal kiel Muecas
  • Juan Echanove kiel Matías
  • Francisco Algora kiel Amador
  • Joaquín Hinojosa kiel Cartucho
  • Diana Peñalver kiel Florita
  • Margarita Calahorra kiel Ricarda
  • Queta Claver kiel doña Luisa
  • María Isbert kiel patrino de Cartucho
  • Sergio Mendizábal kiel altranga funkciulo
  • Juan José Otegui kiel komisaro
  • Santiago Pons kiel Steinberg, pentristo
  • Rosario García Ortega kiel pensionestrino