Luis Martín Santos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Luis Martín-Santos)
Luis Martín Santos
Persona informo
Luis Martin-Santos Ribera
Naskonomo Luis Martin Ribera
Naskiĝo 11-an de novembro 1924 (1924-11-11)
en Laraŝo, Hispana Maroko,  Hispanio
Morto 21-an de januaro 1964 (1964-01-21) (39-jaraĝa)
en Vitorio
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per trafikakcidento vd
Lingvoj hispana vd
Loĝloko Donostio vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Salamanko vd
Familio
Patro Leandro Martín Santos vd
Gefratoj Leandro Martín-Santos Ribera vd
Profesio
Alia nomo Luis vd
Okupo psikiatro • verkisto • romanisto • ĵurnalisto • poeto • kuracisto-verkisto • kuracisto vd
Verkado
Verkoj Tiempo de silencio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Luis MARTÍN-SANTOS RIBERA (naskiĝis la 11-a de novembro 1924 en Larache, Maroko, mortis la 21-an de januaro 1964 en Vitoria, Hispanio), estis fama hispana verkisto konata ĉefe pro sia romano Tiempo de silencio (Silenta tempo), konsiderita unu el la plej bonkvalitaj hispanaj romanoj de la 20a jarcento.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de armea kuracisto Leandro Martín-Santos; li translokiĝis kiam li estis 5jara al San Sebastián, kie li vivis la plejparton de sia vivo. Li studis medicinon en Salamanca kaj doktoriĝis pri psikiatrio en Madrido, kie li rilatis kun fakuloj kiel la doktoroj Juan José López Ibor, Pedro Laín Entralgo kaj Carlos Castilla del Pino. Malofta kazo, li interesiĝis tamen ankaŭ pri literaturo kaj frekventis la kafejon Gijón, centro de la madrida intelektularo, kie li ekkonis samgeneraciajn verkistojn kiel Ignacio Aldecoa, Rafael Sánchez Ferlosio kaj Juan Benet; li amikiĝis ankaŭ kun Alfonso Sastre.

Kiel ĵurnalisto, li publikigis Tauromaquia (Taŭrludiko) kaj Noticia del coloquio sobre realismo y realidad en la literatura contemporánea pri realisma literaturo. Kiel poeto, li verkis Grana Gris, publikita en 1945. Plej elstara estas lia tasko kiel rakontisto, ĉar oni konsideras lin kiel la pioniro de la teknika renovigo de la socia romano en Hispanio dum la jardeko de la 60aj jaroj.

En 1951 li atingis postenon de estro de psikiatria malsanulejo de San Sebastián; kaj reeniris en sansebastiana vivo, kie li partoprenis la forumon nomita "Academia Errante" (Vaganta Akademio), babilrondo de la 60jaraja intelektularo kiu serĉis renovigon. Li legis tiam Jean-Paul Sartre kaj interesiĝis pri la ekzistencialismo.

En 1953 li edziĝis kaj finis sian tezon pri Dilthey, Jaspers y la comprensión del enfermo mental (1955) kaj verkis eseon Libertad, temporalidad y transferencia en el psicoanálisis existencial (1964). Li aktivis en la tiama kontraŭleĝa Partido Socialista Obrero Español (PSOE) kaj li estis arestita trifoje; en ties Konsilantaro li amikiĝis kun poste fama politikisto hispana socialista Enrique Múgica Herzog.

Fine de 1960 li finverkis romanon Tiempo de silencio, kiu estis publikita en 1962 escepte dudek cenzuritaj paĝoj; pro tio definitiva eldono estus nur tiu de 1981. En tiu romano la aŭtoro renovigas tiamajn teknikojn per interna monologo, la uzado de la dua gramatika persono (vi), la nedirekta stilo libera, el fluo de konscienco, la malrealigo kaj la mitigo, rakontaj proceduroj jam uzitaj inter aliaj de James Joyce.

En 1961 mortiĝis lia edzino, Rocío. Krome li verkis Tiempo de destrucción (Detrua tempo), kiu restis senfina, ĉar la verkisto mortiĝis en veturilakcidento en 1964, kaj publikiĝis en 1975. La sama eldonejo publikigis postmorte kolekton de liaj rakontoj, Apólogos, en 1970.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Dilthey, Jaspers y la comprensión del enfermo mental, 1955
  • Libertad, temporalidad y transferencia en el psicoanálisis existencial, 1964
  • Tiempo de silencio
  • Tiempo de destrucción
  • Apólogos, 1970