Tiempo de silencio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tiempo de silencio (romano))
Tiempo de silencio
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Luis Martín-Santos
Lingvoj
Eldonado
Loko de rakonto Madrido
vdr

Tiempo de silencio (Silenta tempo) estas romano de Luis Martín-Santos (1924-1964) publikigita por la unua fojo en 1962 fare de la eldonejo Seix Barral. Ĝi estas la nura romano kompletigita de Martín-Santos pro lia tro frua morto en trafikakcidento estante 39-jaraĝa. Li lasis nefinita Tiempo de destrucción (Detrua tempo) publikigita en 1975 kiel ia sekvo de la unua. En 1970 oni publikigis rakontojn lian sub la titolo Apólogos.

Tiu romno estas konsiderata ŝlosila turnopunkto en la evoluo de la hispana rakontaro de la 20-a jarcento. Ankaŭ ĝia publikdato en 1962 estas konsiderata jaro de kiu malfermas ŝanĝonprocezon en la hispana literaturo.[1][2]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La agado de la romano okazas en Madrido de la 1940-aj jaroj, nome post la Hispana Enlanda Milito. Pedro laboras en esplorcentro kontraŭ kancero. Iam Pedro bezonas musojn por eksperimentado kaj, pere de helpisto Amador, li turna sin al Muecas, marĝenulo de faveloj, kie roduloj abundas pro la nehumanaj vivkondiĉoj. Tiukadre Pedro kiel kuracisto ricevas helpopeton por aranĝi malsukcesan aborton de la filino de Muecas, kiu finfine mortas. Sekvas polica esplorado kaj aresto de Pedro. Lia fianĉino estas de pli altranga socia klaso kaj demarŝoj de ŝia patrino sukcesas malliberigi Pedro. Tamen ankaŭ la deliktula amanto de Florita, la filino de Muecas, kredas, ke ŝia gravedeco estas afero de Pedro kaj embuskas lin, kiam li dancas en popolfesto kun sia fianĉino Dorita.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Teknika studo[redakti | redakti fonton]

La verko trairas tre diversajn mediojn kaj lokojn de Madrido, el la favela etoso de la familio de Muecas, tra la meza vivnivelo de la juna Pedro, kiu loĝas en pension, ĝis la alta klaso, kiu finfine liberigas lin provizore. Tiun itinero oni sekvas laŭ internaj monologoj, priskriboj, persona meditado de la rakontisto, intertekstaj kaj kulturaj referencoj ktp., nome la plej diversaj rakontostiloj kaj registroj. Tiuj diversaj lingvoniveloj varias laŭ la same diversaj medioj: bordeloj, kultura kafejo Gijón, prelego de filozofo (ĉu José Ortega y Gasset?), la rutino mezklasa, la burĝa vivo kaj la brutaleco de la favelanoj, ĉefe Muecas.

Tiun diversecon oni akiras pere de uzo kaj trouzado de same diversaj parolfiguroj, devojiĝoj, rakonta perspektivismo, ironio, riĉega vortotrezoro, latineca sintakso, barokeco, abundo de kulturaj aludoj, ktp., preskaŭ neimagebla en profesia kuracisto (psikiatro).

Sekvo[redakti | redakti fonton]

La unua eldono de 1960 suferis cenzuran fortranĉon de ĉirkaŭ 20 paĝoj; aliaj postaj eldonoj klopodis por solvi tiun mankon, sed plutenis aliajn mankojn, ĉefe pro foresto de originalo; tial inklude la supozata definitiva eldono de 1980 povas esti ne tiom definitiva, ĉar korektis erarojn, kiuj eble estis intencaj anakolutoj.[3] En 2000, la eldonejo Crítica publikigis kritikan eldonon notitan de Alfonso Rey.

La romano estis inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana de la 20-a jarcento fare de la hispana ĵurnalo El Mundo.[4]

La reĝisoro Vicente Aranda realigis en 1986 kinan version samtitolan, kun geaktoroj Imanol Arias, Victoria Abril, Charo López, Juan Echanove kaj Francisco Rabal.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Herráez, Miguel (1997). «La novela española y sus rupturas, a treinta y cinco años del inicio del Boom Latinoamericano». Arkivita el originalo la 26an de februaro 2014. Konsultita la 16an de novembro 2011. «El bienio 1962-1963, por dos motivos, se viene localizando como referente en el que es posible colocar el principio del cambio, el segmento transformador de la novela española. De un lado, Luis Martín-Santos y su Tiempo de silencio y de otro la edición de La ciudad y los perros, de Mario Vargas Llosa, suponen la variable de giro, en tanto que deben y son considerados ambos textos como una importante dislocación del discurso mimético que aún estaba en vigor a principios de la década de los sesenta».
  2. BUCKLEY, Ramón (1973). Problemas formales de la novela española contemporánea. Barcelona: Península. p. 207. ISBN 84-297-0914-2.
  3. Martín-Santos, Luis (2005). Rey, Alfonso, eld. Tiempo de silencio. Barcelona: Crítica, D.L. p. 43 kaj ss. Konsultita la 30an de novembro 2011.
  4. Lista completa de las 100 mejores novelas

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Mangini González, Shirley. Rojos y rebeldes: la cultura de la disidencia. Anthropos.
  • Martín-Santos, Luis (2005). Rey, Alfonso, eld. Tiempo de silencio. Barcelona: Crítica, D.L. Consultado el 30 de noviembre de 2011.
  • Monleón, José. Del franquismo a la posmodernidad.
  • Rey, Alfonso (1977). Construcción y sentido de "Tiempo de Silencio". José Purrúa Turanza.
  • Labany, Jo (1985). Ironía e Historia en "Tiempo de silencio". Taurus.
  • Sanz Villanueva, Santos (1980). Historia de la novela social. Alhambra. Konsultita la 22an de novembro 2011.
  • Sanz Villanueva, Santos (1984). Historia de la literatura española 6/2. 6/2 Literatura actual. Ariel.
  • Sanz Villanueva, Santos (2010). La novela española durante el franquismo. Madrid: Nueva Biblioteca Románica Hispánica. Gredos. .