Tiergarten
Tiergarten | |||
---|---|---|---|
locality of Berlin (en) vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 10557 • 10785 • 10787 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 13 934 (2015) [+] | ||
Loĝdenso | 2 695 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 52° 31′ N, 13° 22′ O (mapo)52.51666666666713.366666666667Koordinatoj: 52° 31′ N, 13° 22′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 5,17 km² ( 517 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Berlin-Tiergarten [+] | |||
Tiergarten (germane Bestoĝardeno, historie Cervoĝardeno[1]) estas kvartalo en la urbodistrikto Mitte, en centra Berlino (Germanio). Rimarkinda pro la granda samnoma urba parko, antaŭ la Germana reunuigo, ĝi estis parto de Okcidenta Berlino. Ĝis la administra reformo de Berlino fare en 2001, Tiergarten ankaŭ la nomo de pli malvasta distrikto, konsistanta de la nuna kvartalo Tiergarten (iam nomita Tiergarten-Süd) plus Hansaviertel kaj Moabit. Nova sistemo de ŝoseoj kaj fervojaj tuneloj iras sub la parko al la Berlina ĉefstacio en najbara Moabit.
Norde de la granda parko centre de la kvartalo situas interalie la parlamentejo Reichstag, la eksa kongreshalo, kiu en 1980 kolapsis du tagojn antaŭ ol tie devintus komenciĝi la germana Esperanto-kongreso, nun la "Domo de Mondkulturoj", kaj la kastelo Bellevue, sidejo de la federacia prezidanto - norde la kvartala teritorio limiĝas per la bordo de la rivero Spree. Sude de la parko centre de la kvartalo situas en la kvartalo interalie la Filharmoniejo, centra koncerteo de la Berlinaj Filharmoniistoj, la artaj muzeoj Gemäldegalerie kaj Neue Nationalgalerie, aŭ la bibliotekon Staatsbibliothek, kiu ankaŭ havas gravan arkivan signifon por Esperanto.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kiel en la blazono de Tiergarten 'Tier' uzita en la pli mallarĝa senco en historio ol en nuntempa germana, origine priskribante 'ĉasbestojn', t.e. ne-aldomigitaj animaloj ĉasataj, kaj inter ili prefere cervoj.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Elizabeth Heekin Bartels, "Berlin's Tiergarten: Evolution of an Urban Park," Journal of Garden History (1982) 2#2 p143+