Tifiedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tifiedoj (Tiphiidae, konataj ankaŭ kiel tifiedaj vespoj) estas familio de grandaj solemaj vespoj kies larvoj estas parazitoidoj de variaj larvoj de skaraboj, speciale de tiuj de la superfamilio "Scarabaeoidea". Ĝis ĵuse, tiu familio enhavis kelkajn aldonajn subfamiliojn, sed multaj studoj sendepende konfirmis, ke tiuj enhavas apartan stirpon, kaj estas nune klasitaj en la familio Tinnedoj.[1][2]

La inoj de kelkaj Braĥicistidenoj estas senflugilaj, kaj ĉasas larvojn de skaraboj grundoloĝantaj (fosantaj). La predo estas paralizita per la pikilo de la ino kiu demetas ovon tie tiel ke la vespolarvo havas preta liverado de manĝo. Ĉar kelkaj el la grundoloĝantaj skarabospecioj atakataj de tifiedoj estas plagoj, kelkaj el tiuj vespoj estas konsiderataj profitaj kiel biologiaj kontrolagentoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2008) “Molecular phylogenetics of Vespoidea indicate paraphyly of the superfamily and novel relationships of its component families and subfamilies”, Zoologica Scripta 37 (5), p. 539–560. doi:10.1111/j.1463-6409.2008.00340.x. 
  2. (2013) “Phylogenomics Resolves Evolutionary Relationships among Ants, Bees, and Wasps”, Current Biology 23 (20), p. 2058–2062. doi:10.1016/j.cub.2013.08.050. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]