Tijuana (komunumo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tijuana
Situo de Tijuana en Malsupra Kalifornio
Situo de Tijuana en Malsupra Kalifornio
Situo de Tijuana en Malsupra Kalifornio
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Baja California
Poŝtkodo 22000–22724
Retpaĝaro http://www.tijuana.gob.mx
Demografio
Loĝantaro 1 410 700
Loĝdenso 1 557 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 32° 32′ N, 117° 3′ U (mapo)32.534722222222-117.04361111111Koordinatoj: 32° 32′ N, 117° 3′ U (mapo)
Alto 20 m
Areo 879,2 km² (87 920 ha)
Horzono UTC -8
Tijuana (Baja California)
Tijuana (Baja California)
DEC
Tijuana
Tijuana
Situo de Tijuana
Tijuana (Meksiko)
Tijuana (Meksiko)
DEC
Tijuana
Tijuana
Situo de Tijuana

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tijuana Municipality [+]
vdr

Tijuana estas unu el la 5 komunumoj de la meksika subŝtato Malsupra Kalifornio. La ĉefurbo de la komunumo estas Tijuana. La ŝlosilnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 4. Norde ĝi limas al Usono, sude al la komunumo Playas de Rosarito kaj Ensenada, oriente al la komunumo Tecate kaj oriente al la Pacifika Oceano.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 1410700 loĝantojn. El tiuj estis 709093 viroj kaj 701607 virinoj. El tiu sumo la plej granda parto apartenas al la ĉefurbo. Tie vivas ĉirkaŭ 1.286.000 loĝantoj. La komunumo havas surfacon de 879,2 kvadratkilometroj. La meza alteco estas 20 metroj super la marnivelo.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 13902 indiĝenoj. El tiuj 10347 aĝis pli ol 5 jaroj. Entute 10347 personoj estis dulingvaj (hispana kaj indiĝena lingvoj).

Plaĝo de Tijuana
Dosiero:Zona del rio Tijuana.JPG
Vido de Tijuana
Avenuo de Tijuana

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Politiko[redakti | redakti fonton]

Delegacioj[redakti | redakti fonton]

La komunumo oni povas dividi en 9 tiel nomataj delegacioj. Ĉiu delegacio havas propran administradon, kiu ofertas diversajn servojn (civila registro, publikaj laboroj, komuna evoluo, urba kontrolo k. a.). Ĝin estras la tiel nomata "delegado" (delegito).

La naŭ delegacioj estas:

  • 1. Centro. Temas pri la historia centro de Tijuana, kie troviĝas la komunuma urbodomo. En ĉi-tiu komunuma parto troviĝas gravaj kaj kontataj stratoj kiel ekzemple la Avenida Revolución, kiu estas unu el la plej konataj stratoj de la urbo. Ankaŭ grava estas la "Paseo de los Héroes". En tiu strato troviĝas interesaj kaj gravaj konstruaĵoj kiel ekzemple la kultura centro de Tijuana, la placo "Rio Tijuana", la hotelo "Camino Real".
  • 2. Mesa de Otay. En tiu delegacio troviĝas la flughaveno de la komunumo Abelardo L. Rodríguez kaj la aŭtonoma universitato de Baja Califonia (UABC).
  • 3. Playas de Tijuana. En tiu delegacio troviĝas la plaĝoj de la urbo. Tiu urboparto ne nur estas grava pro la turismo, sed ankaŭ, ĉar en ĝi komencas la gravaj stratoj kiuj kondukas al Rosarito, Ensenada kaj aliaj partoj de la duoninsulo.
  • 4. La Mesa. En "La Mesa" (signifo en Esperanto: La tablo) estas la parko "Morelos", kiu estas la plej granda publika parko de la urbo.
  • 5. San Antonio de los Buenos. Tiu parto de la urbo ĉefe estas por celoj de loĝado.
  • 6. Sánchez Taboada. Tiu delegacio estas nur por loĝado kaj nur escepte en ĝi troviĝas iom da komercaj lokoj kaj industrio.
  • 7. Centenario. En tiu parto de la urbo troviĝas plej multe da industrio. La plej granda parto de tiu delegacio nomiĝas "Ciudad Industrial", kio signifas "industria urbo".
  • 8. Cerro Colorado. Tiu delegacio estas sur monteto. Temas pri la plej alta punkto de la urbo Tijuana. Sur la pinto de la monteto troviĝas antenoj por radiostacioj kaj televido.
  • 9. La Presa. Temas pri la plej granda delegacio. Ĝi ricevis sian nomon pro artefarita lago kun la nomo Abelardo L. Rodríguez kaj ĝi situas en la plej suda parto de la komunumo. En "La Presa" estas uzita por plej diversaj celoj: loĝado, industrio kaj komcerco.

Komunumestroj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]