Tilioideae

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Tilioideae
Sommerlinde.jpg
Biologia klasado
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Fagaloj Fagales
Familio: Malvacoj Malvaceae
Subfamilio: (Tilioideae) Tilioideoj
Genro: Tilio Tilia
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

Tilioideoj (Tilioideae) estas rigardata nuntempe kiel subfamilio de la familio Malvacoj (Malvaceae). Al ili apartenas tri genroj kaj ĉ. 50 specioj. Ĉe aliaj aŭtoroj ekzistas multe pli da genroj en tiu taksono, tie ili estas en la rango de familio Tiliacoj (Tiliaceae). Ili kreskas ĉefe en la moderaj kaj subtropikaj regionoj de la norda hemisfero.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

En la subfamilio de la Tilioideoj (Tilioideae) ekzistas tri genroj kun 39 ĝis 50 specioj:

  • Craigia W.W.SM. & W.E.EVANS: La du specioj nur hejmiĝas en Ĉinujo kaj la norda Vjetnamio:
    • Craigia kwangsiensis H.H.HSUE: Ĝi hejmiĝas nur en la okcidenta Gŭangŝjio. La specio eventuale jam pereis.
    • Craigia yunnanensis W.W.SM. & W.E.EVANS: Ĝi venas el la okcidenta Gŭangŝjio (Jingxi, Napo), en la suda Gŭiĝoŭo (Duŝano), en la sudokcidenta Tibeto (Mêdog), en la sudorienta kaj okcidenta Junano (Malipo, Ruili, Xichou) kaj krome en norda Vjetnamujo.
  • Mortoniodendron STANDL. & STEYERM.: La ĉ. naŭ specioj venas el Meza Ameriko.
  • Tilio (Tilia L.): La 20 ĝis 40 specioj kreskas bone en moderaj kaj subtropikaj regionoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]