Tinariwen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tinariwen estas tuarega muzika bando, fondita en ĉ. 1979 en rifuĝeja tendaro. Ĝia nomo en la tamaŝeka lingvo signifas en Eo: dezertoj. Ili miksas la dezertan popolan muzikon kun roko, bluso, popo (dezerta bluso).

La gvidanto de la bando estas Ibrahim Ag Alhabib, kies stilon influis interalie Jimi Hendrix, Led Zeppelin, Carlos Santana, Bob Marley kaj Elvis Presley.

Ili komence ludis dum geedziĝaj, aliaj sociaj festoj, poste fuĝis kaj ludis en libiaj militistaj kampoj, ili eĉ batalis kontraŭ la subpremo de la tuaregoj. Ekde mezo de la 1990aj jaroj, ili okupiĝas plene je muziko, sed la politiko trafiltras la kantotekstojn.

Ili ludas per tradiciaj instrumentoj, sed ankaŭ per elektraj gitaroj kaj eltra baso. La tekstoj estas en la tamaŝeka kaj franca lingvoj. Dum koncerto, la muzikistoj portas tradician tuaregajn vestaĵojn.

La bando sukcese turneas en Eŭropo kaj Usono kaj ofte ludas en mondaj muzikaj festivaloj.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

  • The Radio Tisdas Sessions: 2002
  • Amassakoul: 2004
  • Aman Iman: 2007
  • Imidiwan: 2009
  • Tassili: 2011

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]